viernes, 11 de enero de 2008

nova hispana himno

Ankoraŭ ne oficiciala.

Jen la hispana teksto kaj esperanta traduko. (Mi intencis traduki nur la signifon, ne adapti la rimon):

¡Viva España!
Cantemos todos juntos
con distinta voz per malsamaj voĉoj
y un solo corazón kaj per la sama koro

¡Viva España!
desde los verde valles
al inmenso mar,
un himno de hermandad

Ama a la patria
pues sabe abrazar,
bajo su cielo azul,
pueblos en libertad

Gloria a los hijos
que a la Historia dan
justicia y grandeza
democracia y paz.

----------------------
Vivu Hispanio!
Ni ĉiuj kantu kune
per malsamaj voĉoj
kaj per la sama koro

Vivu Hispanio!
ekde la verdaj valoj
ĝis la grandegan maron
jen frateca himno

Amu la patrujon
ĉar ĝi scipovas brakumi,
sub sia blua ĉielo,
popoloj en libereco.

Gloro al la filoj
kiuj donas al la historio
justeco kaj grandeco
demokratio kaj paco.


Iom pri la historio de la himno:

La nacia himno de Hispanio ne havas tekston. La muziko (http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcha_Real) oni ne certas pri la origino nek komponisto, ekzistas multaj hipotezoj.

1. Gxi estis donacon el reĝo de Prusio.
2. Oni parolas ankaŭ pri simileco inter ĝi kaj kelkaj militaj muzikoj ekde la reĝado de Karolo la 5-a.
3. Oni parolas eĉ pri simileco inter ĝi kaj iu araba muziko.


La afero estas ke estis dum la reĝado de Carolo la 3-a*, (1770) ĝi komencis esti ludita dum solenaj aferoj, kaj ĝi iĝis oficiala dum la reĝado de Izabela la 2-a. Sed neniam ĝi havis tekston (Tamen, oni kantis diversmaniere, vidu la hispanan vikipedion pri la nacia himno.

Lastatempe (lasta parto de 2007) , post kelkaj plendoj de sportistoj, ĉar ili sentis malkomfortaj pro ne povi kanti dum la muziko, oni petis al la societo de aŭtoroj, ke komponu tekston por la muziko. Poste, estis kurioza debato ĉe la hispana registraro pri fari ĝin oficiala aŭ nur por kampri dum sportaj eventoj.

Aliflanke, la politika organizo de Hispanio estas nomita "La Sxtato de la aŭtonomioj", tio estas meze inter federacio kaj centra ŝtato. Pro tio mis supozas ke aperas la esprimoj:

Ni ĉiuj kantu kune
per malsamaj voĉoj
kaj per la sama koro

kaj

Amu la patrujon
ĉar ĝi scipovas brakumi,
sub sia blua ĉielo,
popoloj en libereco.

Pri la lasta paragrafo, pli bone ne paroli, ĉar ŝajnas malbelega:

Gloro al la filoj
kiuj donas al la historio
justeco kaj grandeco
demokratio kaj paco.



Tio kion oni ne scias, estas ke se la himo estas nova, kaj sia komponisto vivas, eble oni devas pagi ĉiam ke ĝi estu kantita publike.

Nun, oni devas fari kolekti 500.000 subskriboj por peti en la registraro ke oni konsideri oficialigi ĝin.

Persone, mi pensas ke estas pli bonaj manieroj por uzi energion kaj koplodon ol komponi, oficialigi tekston por nacia himo. Sed, jen mi, skribante pri ĝi. Stulta mi!

Editado: Ŝajnas ke nek la aŭtoro nek la aŭtora societo ricevos ion ajn pro tio.

Editado2: La himno ne estos proponita al la kongresanoj. Ĉi tiu blogaĵo restos ĉi tie, nur kiel malvera novaĵo.

*Mi ne trovis esperantan artikolon.

23 comentarios: