lunes, 15 de octubre de 2007

Vizitu la ĵusajn nuvaĵojn ĉe klaku.net

Nun, kiam klaku.net aĝas preskaŭ 4 monatoj, mi pripensas (kaj priskribas) ĝin.

Ĝi estas retejo simila al digg.com sed sia kodo estas libera, kaj bazita sur pligg, kiu siavice, estas bazita sur la hispana retejo menéame.net.

Dum la unuaj momentoj, okazis ke multaj homoj aliĝis tie, sed, preskaŭ neniu sendas novaĵojn. Tio estas tre (eble tro, mi ne certas) kutima ĉe la plej famaj 2.0-aj retejoj (eĉ sur la tuta mondo).

Okazas bonaj aferoj, kiel, ekzemple, unumomente oni necesis nur 5 aŭ 6 "klakumadojn" por aperi en la ĉefa paĝo, kaj nun, ofte kun 10 aŭ 12 klakumadoj, la novaĵo estas ankoraŭ ĉe "Ĵusaj novaĵoj".

Mi rimarkis kuriozaĵon: la grandan diferencon inter la novaĵoj kiuj estas ĉe ka ĉefa paĝo kaj tiuj kiuj estas ĉe la ĵusaj. Tio okazas ĉar (miaopinie) multaj homoj ne scias ke "ĵusaj novaĵoj" ekzistas, kaj klakumas nur la ĉefpaĝajn novaĵojn.

Ofte novaĵo kiu "atendas" kelkajn tagojn ĉe ĵusajn, kiam ĝi "saltas" ĉe ĉefpaĝon, tuj multaj homoj (ĉefe de sennomuloj, sed ne nur) klakas ĝin, kaj pro tio aperas tiom granda diferenco inter ambaŭ.

Do, tiel kiel la titolo di ĉi tiu blogero esprimas, "Bonvolu vizitu la ĵusajn novaĵojn ĉe klaku.net". Se vi klakumas tie, estas via afero.

1 comentario:

Anónimo dijo...

Dankon kara pro via artikolo ege leginda kaj pripensinda.

La problemo ne estas la projektoj 2.0 ,sed ke ni devas kompreni nian movadon: interlingva ilo estas nur por precizaj aferoj.. do pro tio la esperantistoj legas informoj en siaj propraj lingvoj...

Do pro tio estas tre malfacile fari gradajn esperanto-projektojn... fakte mi mem legas kutime meneame.net kaj latafanera.net kaj eble, kelkaj tagoj mi ne havas tempon por Klaku.

Ni devas kompreni ke nia movado estas tia ĉar esperanto ne estas nia nacia lingvo, sed nur internacia por interkomuniki kun aliaj homoj de aliaj landoj.

Tamen, ankaŭ ĝi estas ludo kaj de tempo al tempo la projektoj povas kreskigi kaj bone funkcii.

dankegon karulo!!!!

---Joan---