viernes, 4 de enero de 2008

denove pri klaku

Mi skribas ci tiu blogero, ĉefe por kolekti kelkaj pripensadoj pri la projekto klaku.net, kaj por ne reskribi ĉiam similaj komentojn.
-----------------
Nun ne estas la ununa fojo kiam mi parolas pri la projekto klaku.net, ĝi estas, laŭ vikipedio (verkita -ŝajne- de la administrantoj de la projekto) "... socia reto 2.0 kiu permesas al la uzantoj publikigi artikolojn..."*.

La retejo konsistas je kelkaj paĝoj.

Ĉefa paĝo: (http://klaku.net/). Oni povas legi la rezumon de novaĵoj aŭ artikoloj kiujn la uzantoj** konsideris interesaj. Post klaki sur la titolo de la artikolo, oni aperas ĉe la vera artikolo (ĵurnalo, filmeto, blogero, ktp...).
Ĵusaj novaĵoj:(http://klaku.net/upcoming.php), pri tio mi jam parolis antaŭe (http://laherezulo.blogspot.com/2007/10/vizitu-la-usajn-nuvaojn-e-klakunet.html).

Publikigu: (http://klaku.net/login.php?return=/submit.php). Por publikigi erojn de interreto. Kiam oni publikigas ion ĉe klaku, ĝi aperos ĉe "ĵusaj novaĵoj" por ke la uzantoj klaku (voĉdonu) ĝin.


Ĉe la supra parto de la paĝo ekzistas ligiloj (Ensalutu Aliĝu Kio okazas nun? Oftaj uzantoj ) kies signifo estas sufiĉe klara laŭ la vorto. Tamen, mi parolos iomete pli pri "Kio okazas nun?" kaj "Oftaj uzantoj"

Kio okazas nun? estas rezumo de la lastaj komentoj, klakadoj kaj entombigadoj de la novaĵoj, ĝi diras nenion pri la voĉdonado al la komentoj, nek pri la uzantoj kiu eniras aŭ eliras ĉe klaku. Estas utila paĝo, se ekzemple, oni eniras ne tre ofte, por vidi ĉu estas ion nova por legi.

Oftaj uzantoj: Ĝi utilas por vidi la tutan liston de partprenantoj. Oni povas vidi ĝin ordenita alafabete, laŭ senditaj novaĵoj, publikigitaj novaĵoj, kvanto da komentoj, kvanto da klakumoj, publikigitaj klakumoj, kaj aperas ankaŭ (sed oni ne povas ordoni laŭ ĝi) speciala valoro nomigita "karmo".

Karmo: Ĝi estas maniero por valori la laborado de uzanto ĉe klaku. Ĝi funckcias pli-malpli ĉi tiu maniere:
Se iu publikigas ion, kaj ĝi aperas ĉe la ĉefa paĝo, la karmo pliigos.
Se iu klakas ion (ĉe la ĵusaj novaĵojn, kompreneble), kaj ĝi aperas ĉe la ĉefa paĝo, la karmo pliigos.
Se iu publikigas ion, kaj ĝi ne aperas ĉe la ĉefa paĝo, la karmo malpliigos.
Se iu klakas ion, kaj ĝi aperas ne ĉe la ĉefa paĝo, la karmo malpliigos.
Se oni voĉdonas komenton pozitive, la karmo pliigos.
Se oni voĉdonas komenton negative, la karmo malpliigos.
Ankaŭ kalkulas la aktiveco de uzanto lastatempe, do se oni ne eniras kaj partoprenas ĉe klaku ofte, ĝia karmo malpliigos.
  • Mi ne scias ekzakte kiel oni kalkulas ĉion, dank'al malfermita kodo, ĉiuj (kiuj emas kaj havas tempon) povas legi.
La kialo de la karmo, estas, ke novaĵoj publikitaj aŭ klakitaj de "karmitaj" uzantoj, aperos plej facile ĉe la ĉefa paĝo (ĝi necesos malpli "klakojn"), dum ĝiaj entombigadoj necesos pli klakojn de ne-tre-karmitaj uzantoj por aperi ĉe la ĉefa paĝo. Nuntempe (04-januaro-2008), oni necesas 12 aŭ 13 klakojn (far registritaj aŭ sennomaj uzantoj) por aperi ĉe la ĉefa paĝo, kaj (ankoraŭ) ne sufiĉas por ke ĝi estu rimarkebla.

Ekzistas ankaŭ ĉe la dekstra parto de la paĝo, lastaj komentoj, kies titolo estas sufiĉe klara.


Ĝis nun mi intencis (kaj kredas ke estis) objektiva.
--------
Nun komencas mia persona vipunkto, mi ne diros ĉiam "laŭ mi..." aŭ "miaopinie...", ĉar post ĉi tie, ĉio estas miaopinie.

Spamo kaj memgratulado.
Klaku estas projekto baszita sur http://meneame.net/, kaj ĝi estas tuta nova projekto inspirita je http://www.digg.com/ (hispana kaj angla, respektive). En ambaŭ projektoj oni konsideras malĝentile publikigi artikoloj de la propran blogon. Ofte, ĝi estas troigado, mi konsideras malĝentile publilkigi nur aŭ preskaŭ ĉiam artikolon el la propran blogon. Tio oni povas konsideri maniero de spamo aŭ memgratulado. La administrantoj de klaku devus difini ĉu ĝi estas adekvata aŭ ne. Povas konfuzi al nova uzanto ke oni kritikis iun novaĵon pro memgratulado sed ne aliajn.

Imagu grupo de homoj (socia reto signifas tion, ĉu ne?) kie iuj nur parolas kaj neniam aŭdas. Socia reto estas similaĵo, kaj oni povas vidi tion kion oni faras (legante la konton de la uzanto) , kaj vidas ke nur publikgis novaĵojn el sia propra blogo aŭ ciam el la sama fonto, neniam komentas kaj preskaŭ neniam klakas. Tiu uzanto ne indas ke oni legu sian novaĵon, sammaniere, tiu ulo ne indas ke oni aŭskultu ĝin.

Valori novaĵojn***.
La sistemo permesas (kaj instigas) homojn valori la novaĵojn, du maniere:
Klaki: Tio signifas, mi konsideras ke la novaĵo estas interesa, kaj sufiĉe bone verkita.
Entombigi: Tio signifas ke la entombiginto pensa ke ĝi ne devus aperi ĉe la ĉefa paĝo.

Tio povas havi kelkajn signifojn:
  • La novaĵo ne estas interesa.
  • Mi ne kunsentas kun la opinio de tiu artikolo.
  • La novaĵo estas jam publikita.
  • Ĝi estas malbone verkita.
  • La ligilo ne funkcias.
  • Ĝi estas malvero.
  • La titolo ne kongruas la tekston.
  • La novaĵo estas malnova.
  • Ĝi ne estas originala sed kopio.
  • Spamo.
  • Memgratulado.
  • ktp, ktp, ktp

Mi ne uzas la unuan nek la duan kialon por entombigi, ĉar, ne klaki sufiĉas por dir ke mi ne konsideras ĝin interesa. La sistemo, kiam oni entombigas novaĵon, devus demandi la kialon, ĉar oni povus publikigi novaĵon, kaj trovi kelkajn entombigadojn, sen klarigado, tio povas komfuzi la nova uzanto, kaj ĝi ne revenos en klaku.net. Pro tio mi (preskaŭ) ĉiam, se entombigis, komentas la kialon.

Estas riske -homoj povas pensi ke kiam oni entombigas ĝian novaĵon estas persona atako, kaj mi ne volas diskuti- entombigi novaĵon. Ankaŭ pro tio mi komentas la kialon. Sed estas teda entombigi novaĵon, kaj skribi la kialon, ka 3 horoj poste, vidi ĉe "Kio okazas nun?" ke kaj vidi ke neniu valoris la opinion, ke ĉiuj klakas ĝin nur pro la titolo, kaj ke dum 2 minutoj, oni klakas 10 novaĵojn (eĉ ne funkciantaj ligilojn), do oni supozas ke ĝi legis nenion.

Valori komentoj:
La sistemo permesas valori la komentojn de la uzantoj, sed, ĉi-okaze, la efektoj estas sur la karmo. Se komento havas negativan valoradon ĝi ne aperos, anstataŭ aperos "Montru/Malmontru" por ke oni povas legi ĝin. Tio ekzistas por eviti malĝentilajn komentojn, malverajn, aŭ eĉ personaj aferoj. Ĉiokaze la valorado estas ĉiam sennome, la kialo oni supozas ke estas por eviti personajn diskutojn.

Maniero publikigi:
  1. Trovi interesan artikolon. Ne tre ofte, oni permesas proprajn aĵojn.
  2. Serĉi ĉe klaku ke la novaĵo ne estis publikita antaŭe.
  3. Komenci publikigi ĝin ĉe klaku, skribante etan rezumon, kaj aldoni etikedojn.
  4. Konstati ke la ligilo funcias (ofte klaku fuŝas ligilojn kun ne-ascii-aj literojn (ñ, ĉ, ĥ ...).
  5. Publikigi.
  6. Skribi etan komenton se necese.
La rezumo de ĉi tiu artikolego estas ke post socia reto, ekzistas personoj, kaj ke la nura ŝanĝo respekte al la "vera" mondo estas la maniero komuniki. Do malĝentilaĵoj en la vera mondo, estas ankaŭ malĝentilaĵoj rete. Ni respektu nin, kaj inter ni ĉiuj faros ke esperantio kreskos interrete.


---------------
Sendube mi forgesas aĵojn por komenti, kaj certe mi skribos pli pri la projekto klaku.
---------------
*Teksto legita je 04-januaro-2008
**Mi ne uzas la vorteto ge- laŭ la iĉisma maniero
*** Mi uzios novaĵojn, artikolo, filmeto kiel samsignifaj vortoj je ĉi tiu kunteksto.

1 comentario:

Anónimo dijo...

saluton kara ombresaco,
NEKREDEBLE TIU ĈI ARTIKOLO!!! Estis bonege legi ĝin, vere, dankon!