domingo, 13 de septiembre de 2009

Labori laŭ indikiloj

Ekzistas kelkaj manieroj valori la kvalito kaj la kvanto de la laboro de la laborantoj, kaj tio dependas de la konkreta laboro, mi parolos nur, ekzemple, pri telefonrespoda laboro.

En la komenco oni pagas la laborantoj laŭ la horoj kiuj estas en oficejo, sed la laborantoj intencas (gxi estas malfermita dum 24 horoj) labori kiam ne estas tro da telefonadoj.

Imagu ke la nova ĉefo decidas pagi la laborantojn, laŭ la kvanto da telefonaj respondoj. Estas eble, ke la laborantoj voku sian familianojn, kaj ili telefonu la oficejon, por ke la laboranto gajnu pli da monon.

La konsekvenco estus ke la ĉefo decidu pagi laŭ utilaj telefonaj respondoj (tiuj kiuj helpis la telefoninton). Denove la laborantoj intencas gajni pli da monon: Ili decidas solvi nur unu problemon po telefonado, kaj la telefoninto devas voki kelkaj fojoj por sovi kompleksa problemo. Aliflanke, kiel neniu interesigxas cxu la problemo estas facila aŭ ne, ili evitas la telefonadoj de la "malfacilaj" klientoj.

Denove la cxefo decidas ŝanĝi la maniero mezuri la kvaliton kaj kvanton de la laboro, kaj la laborantoj eblas trompi la sistemon.

La rezumo estas ke estas neble mezuri la realon, kaj ke oni cxiam povas trompi la maniero mezuri, kaj anstataŭ fari bonan laboron, oni provas labori nur pri la aferoj uzataj por la indikiloj.

Kompreneble, tiu kiu legus mi (cxu iu legas cxi tion? ;) pensus ke mi ne ŝatas la laborantoj, kaj ke mi apogas la ĉefon, sed daurigu la legadon.

Nun, imagu ke la laboranto estas la ministro de ekonomio, kaj ke la indikiloj estas komsumpreza indico, malneta produkto, procento da nelaborulo kaj aliaj), kaj ke la ĉefo estas la internaciaj agordoj inter la ministroj el diversaj landoj (la cxefo povas ankaux esti la popoplo, vi elektu). Tio estas ekzakti kio provokis la nuna ekonomia krizo, ke ili nur laboris pri la aferoj kiuj intervenas en la agordoj, kaj ke tiuj agordoj ne estas perfekta.

viernes, 5 de junio de 2009

Kroniko de morto antaŭsignita

Cxi tiu blogajxo intencas resumi kiel kaj kial estos la morto de unu el la esperantaj retejoj plej sxatataj far mi, se vi, kara leganto, legis jam antauxe cxi tiun blogon, vi pensas, kaj pravas, ke temas pri klaku.

  • La cxefa problemo de klaku estas manko da partoprenantoj**. Kiel oni partoprenas cxe klaku? Kelkmaniere:
    1. Sendante artikolojn.
    2. Klakante (vocxdonante) artikolitojn senditaj far aliuloj.
    3. Komentante ilin.
Kompreneble, cxiuj manieroj bezonas la aliajn, kaj cxio komencas sendante artikolon. Miaopinie, ne estas tro gxentila sendi artikolon nur el la propran blogajxon, kaj atendi ke cxiuj legu, komentu kaj klaku gxin, se la sendinto nek klakas nek komentas la artikolojn de aliuloj. Se ni cxiuj farus samon, klaku havus amazojn da novajn artikolojn cxe "jxusaj novajxoj", sed neniu aperos cxefpagxen. Por tio jam ekzistas soc.culture.esperanto, kaj aliaj forumon. Sed klaku supozeble funckias kiel filtrilo por ke nur la interesaj aferoj apero cxefpagen.

Se oni klakas artikolon, ekzistas du manieroj gxin fari, pozitive aux malpozitive, tio signifas "cxi-novajxo meritas iri al la cxefpagxon" aux ne. La kialo pro ke oni povus vocxdoni pozitive estas ke la novajxo estas amuza, interesa, originala..., la kialo pro ke oni povus vocxdoni malpozitive estas... cxiuj havas sian kialon. Sed mi konsideras kiel signo de respekto al la sendinto komenti la kialon de mia malpozitiva vocxdono*

Komenti estas cxiam bone, la retejo sxajnas pli viva, kaj tio povas logi novajn uzantojn, kaj eviti ke la nunaj uzantoj foriros pro manko da aktiveco.

  • Kompreneble, homoj agas libere (ecx pli interrete), kaj ne eblas perforti neniun fari ion. Sed, cxiel klaku havas du malsamjn celojn:
    1. Ka venu novaj uzantoj.
    2. Ke la uzantoj revenu.
Por ke novaj uzantoj venu, mi ne scias kiel helpi, cxar mi ne estas fakulo pri la afero, do, miaj proponoj estos nur pri kiel atingi ke la uzantoj revenu.

Jen la konkretaj proponoj:
  1. Eviti ke la nova uzanto eniru cxe klaku, publikigu artikolon kaj foriru. Kiel? Perfortante ke vocxdoni 2 artikojn antaux permesi ke nova uzanto pulilkigu. Mi scias, ke eblas ke la novulo vocxonu du artikolojn hazarde, sed tio estas iomete da bruo, kontraux la profito de ke pli da artikolojn aperos cxefpagxe kaj ke klaku sxajnos pli viva. Per tio oni evitas ankaux iom da spamo.
  2. Eviti ke la uzantoj sendi artikolon el la sama fonto, por tio oni povus auxtomate malpermesi ke pli da 50% de la novajxojn de la sama fonto kaj la sama uzanto estu publikigita, do, se oni volas sendi artikoloj el sia propra blogo, oni devas sendi ankaux artikolojn el alia retejo. Kompreneble, kaj denove, gxi riskas iom da bruo en la sistemo.
  3. Por ke spamajxoj ne restu tro da tempo cxe la jxusaj novajxoj, la sistemo auxtomate povus forvisxi gxin kiam gix havas 3 malpozitivajn vocxdonon kaj neniun pozitivan, aux similan manieron. Per tie, oni atingas ke uzantoj sentu ke la "laboro" vocxdoni spamajxon estas utila, ka ne atendi ke la administranto forvisxas gxin mane.
  4. Estas aliaj aferetoj korekteblaj kaj korektindaj:
    1. Fusxaj aux ne tradukoj: (Cxi tio ne helpas la belan aspekton de la retejo aliflake, legi partoj angle "Read more", aux malbone skribitaj "anta 5 tagoj" speciale kiam aliaj vortoj aperas korekte.)
    2. Ke la teksbildo "sercxi" funkciu, aux malaperu, ne sxajnas serioze, ke oni devas skribi du fojoj la vortojn por sercxi.
Certe, cxi tiuj proponoj ne estus utilaj (krom, plej eble la tria kaj la kvara), se suficxa kvanto da uzantoj uzus na klaku kutime, cxar pro la nuntempa manko, mi pensas ke gxi helpus kaj viviglus la verdan retejon.


Mi sincere pensas ke klaku ne vidos la jaron 2010, sed mi esperas erari.

*Persone, mi nur malpozitivumas se la artikolo jam aperis, se la ligilo ne funkcias, se la ligilo ne ligas artikolon sed la cxefan pagxon de retejo... kaj, kompreneble, spamajxojn.

**Mi uzos uzantoj anstataux geuzantoj laux la icxisma maniero.