sábado, 29 de septiembre de 2007

La vojo al la infero estas plena je bonaj intencoj

La mondo estas komplika, kaj ofte oni agas tute bonkore, sed la konsekvencoj estas pli malbonaj (ofte tre kaj tro malfrue) ol la originala situacio.

Mi montros ekzemplojn (simpligitajn, mi scias):
1. Vivkarburaĵo ("biodiesel", "bioetanol")
Mi memoras ke ĝi estis granda solvo por la troo da kultivado, kaj la cicklo de la CO2 estus fermita, do la uzado de tio estas bone por la atmosfero. Kiam ĝi komencas, la konsekvenco estas ke oni kultivas ĝin anstataŭ manĝaĵon, kaj la kosto de la bazaj manĝajoj pligrandigas.

2. Virinoj laborantaj eksterdome:
La origina situacio estis ke la virinoj ne povas labori eksterdomo, tio kaŭzas ke virino necesas viro por vivi, ĉar ŝi ne havas liberecon por gajni monon. Kiam virinoj povas labori, subite, ekzistas granda kvanto da eblaj laborantoj, do, laŭ la leĝo pri ofertado kaj mendado, la salajroj malpligrandiĝas (aŭ la kostoj pligrandiĝas), do, ĉiuj virinoj kiuj ne volas labori eksterdome, necesas fari ĝin, ĉar se ne, ne povus pagi la domon.

Bonvolu, ne pensu ke mi kredas ke la origina sicuacio estas bona, mi nur volas paroli pri malvolataj konsekvenco (per tre simpligita maniero).

3. Kristanismo:
Ĉu iu pensas ke (se li vere ekzistis) Jesuo (aŭ almenaŭ la unuaj kristanoj) volis la nuna religia situacio sianome? Kaj la kvantoj da mortitaj (kaj mortintaj) nome da religio?

4. Plibonigado de vetur-vojo:
Kiam veturvojo estas plibonigita, pli da homoj uzas ĝin, ĉar tiam estas pli facile trairi ĝin. Do, pli da veturiloj estas uzataj, kaj la tempo por trairi estas pli-malpli la sama ol antaŭe.

ktp, ktp, ktp
------------------------------

Kaj, nun ke mi pensas ke mi esprimis, mi kontraŭstaris unu el la ĉefaj esperantaj "dogmoj". Per esperanto, la malgrandaj lingvoj estos defenditaj de la imperiismo. (Komprenu malgranda kiel kun malmultaj malriĉaj parolantoj)

Esperanto (kiel lingvo) havas grandajn avantaĝoj:
1. Simpleco
2. Klareco
3. Egaleco inter parolantoj
...

Sed mi ĉefe komaros la nuna situacio, kiu estas la regado de la angla. Ĝi estas sufiĉe simpla lingvo, sed ne tro klara, ĉar kiam oni studas ĝin, ĉiam aperas la frazon "dependante je la kuntekso" kiu ne tiom aperas kiam oni studas esperanto.

(Post ĉi tie, komprenu ĉion kiel eblecon)
Kun la nuna ebloj por komuniki, la universitatanoj povos vojaĝi pli ofte por studi, kaj, ili ne necesos lerni la lokan lingvon por komuniki (same okazas nuntempe -ne ĉiam- al la anglaparolantoj kiuj vojaĝas), sed, pro esperanto estas pli facila, kaj pli klara, rapide estos la ĉefa universitata lingvo. <<<<-----Pli malpli, ĝi estas dezirindaj de ĉiuj esperantistoj: nenies lingvo por profesiaj aferoj.

Pro komfortemeco de la homoj, la gepatroj volos ke iliaj gefiloj studos dum la antaŭuniversitataj jaroj en esperanto, do plej eble oni regos pli bone esperanton ol la propran lingvon, kaj la ĵurnaloj estos presitaj rekte en esperanto.

Mi kredas ke oni antaŭvidas la finon de mia parolado (ĉu skribado?).
Per tio mi ne volas diri ke la nuna situacio estas dezirinda, nek la dua estas maldezirinda. Nur ke en kompleksa kaj granda sistemo (kiel estas la homaro) la konsekvenco ofte estas neantaŭvideblaj.

No hay comentarios: